Karaj Gekolegoj!
Jen mallonga raporto de Stefan MacGill pri lastsemajnaj novaĵoj kaj
kelkaj informoj.
Dezirante al vi belan someron, kun multaj salutoj:
Zsofia Korody
prezidanto de AGEI
Karaj!
Pluraj ĝisdatigoj okazis tra lastaj tagoj en nia retejo http://www.ilei.info . La protokoloj de
la unuaj du komitatkunsidoj estas troveblaj tute supre ĉe 'Instancoj
> Komitato". La protokolo de la tria kunsido nun trairas finkontrolon,
kaj aperos en la sekva semajno. Ĉe "Instancoj > Sekcioj" vi trovos
novan reprezentanton por Ganao, kaj novajn kontaktpersonojn por Indonezio
kaj Nepalo. Bonvenon al ĉiuj! Nova sekcio en Meksiko estas anoncota.
Niaj du novaj honoraj membroj estas aldonitaj al la listigo sub
"Instancoj > Honoraj Membroj"; la koncerna regularo estas
ĝisdatigita.
Baldaŭ la teksto de la Statuto kaj la Interna Regularo estos ĝisdatigita
por enpreni la akceptitajn modifojn. Vi trovos puran version kaj markitan,
kiu montros al vi per fonkolorigo kiuj alineoj estis modifitaj, kaj kiuj
restas por plia traktado.
Ni troviĝas meze de la renkontiĝa premsezono. Antaŭ UK, sukcesis la
ILEI-partopreno en TAKE. Baldaŭ vi legos pri la ĵus finiĝinta SES en
Slovakio - la aranĝo por lernantoj de la retejo 'lernu.net' en
kiu ILEI delonge ludas aktivan rolon. Ankaŭ legeblos pri SALO 6, somera
interŝanĝo inter lernejanoj de Herzberg kaj ĝia ĝemelurbo en Gora,
Pollando. La unua ILEI-seminario en Ĉinio komenciĝos post kelkaj tagoj,
kaj kunigos ILEI-anojn el Korea Resp, Japanio, Ĉinio kaj eble el pliaj
landoj -- bonega preparado por nia venontjara konferenco.
La tria numero de IPR estas en plenvapora preparo - kun raportoj pri nia
konferenco, UK-partopreno, kaj espereble raportetoj pri la supre nomitaj
eventoj. Ni same laboras pri konferencaj raportoj por Revuo Esperanto kaj
aliaj revuoj.
Ne forgesu pri nia alvoko pri UAM - kelkaj pliaj personoj almenaŭ
pripensas aliĝi kaj ekstudi, sed por certigi la kurso-starton, ni bezonas
ankoraŭ kelkajn pliajn kandidatojn!
Kore
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI